Soneto june malfacila
direktoro de mezlernejo 
diras ke li jam ne plu povas 
elteni tion kiel movas 
junularo kontraŭ juĝejo 

sento je radia elsendo 
pri "mia kaj via espero" 
ne estis por pastro afero 
por li ĝi ŝajnis eĉ ofendo 

jen "malfacila junularo" 
kiu timigas nin delonge 
poste ŝanĝiĝas al elstaro 

mi mem estis malfaciulo 
kio okazis? aŭdu gonge 
pri intelekta volontulo 
Zuriko, la 14an de junio 1996