Soneto someraventura
somero estas tre mirakla 
ĝuste tiu frue odora 
kaj per diversaj farboj flora 
plezuro estas senobstakla 

longa tago donas kuraĝon 
por interesa navigado 
aŭ por monta aventurado 
kantanta nature omaĝon 

mi jam preskaŭ ne povas spiri 
gamboj fleksiĝas suprenrampe 
por celon planitan akiri 

per laco mi pagas bravuron 
kaj revenas al hejmo trampe 
laŭdante mian aventuron 
Zuriko, la 22an de junio 1996