Soneto laŭ biografio
vivskizo en tria persono 
montras tiun medalan flankon 
kiu havas skandalan krankon 
estas bezonata admono 

kvar paĝoj ne enhavas pentojn 
mankas ankaŭ pruda malamo 
tute senobjekteca famo 
viŝas malfacilajn momentojn 

inter cejanoj kreskas kardoj 
ilin neniu volas vidi 
ĉar ĉiuj memoras pri nardoj 

nasko... poste alia dato 
pri kiu ne povas decidi 
homo en biografistato
Zuriko, la 23an de junio 1996