Soneto pri volo sen kovro
foiro estas multkolora 
pro multaj floretoj sur standoj 
de dikaj burdoj al marĉandoj 
venas etoso metafora 

mi volis sed mankis kuraĝo 
por transporti burdojn al domo 
kun tuta miela aromo  
sed tiam ekestus damaĝo 

mi foriris indiferente 
ĉar volo ne estas praktika 
ni ne povas decidi sente 

sed tamen min ĉiam allogas 
tiu naturo ekzotika 
mi ĝin admiras kaj apogas 
Zuriko, la 26an de junio 1996