Soneto pri deva futuro
ĉiu mezulo scias bone 
kio kun ni ĉiuj okazos 
niaj pensoj malhipostazos 
kaj rigidiĝos maladmone 

unu kredas pri daŭra vojo 
alia diras pri reveno 
kun tute alia mieno 
je ĉielparadiza fojo

mi kredas pri ilia kredo 
kaj deziras por ĉiuj sanon 
antaŭ la eterna ekspedo 

por mi mem atendas silento 
ĉar mi ne ŝatas uraganon 
eĉ sendepende de atento 
Zuriko, la 27an de junio 1996