Soneto laŭ dialektiko
vidu ni aferon reale 
fortiĝadis kapitalismo 
kiam floris socialismo 
kaj nun ambaŭ aspektas fale 

dialektiko aktuale 
varme froste - akvo glacio 
pluve seke - fart' emocio 
ĉu korpe ĉu spirituale? 

iamaj kanzonoj kortuŝaj 
hodiaŭ jam ne por aŭskulti 
ĉar okazas kiĉaj kaj fuŝaj 

bedaŭre kara veterano
vi povas milite rezulti 
nuntempon laŭ amerikano
Zuriko, la 8an de junio 1996