Soneto el taglibra skribo
veljaĥto navigas antaŭen 
kiel fingre premita kerno 
al iu havena lanterno 
tre ofte kun vento rondaŭen 

kiel akvo agas polekso 
montra fingro kiel aero 
navigisto en atmosfero 
serĉas eblecon por amplekso 

tre ofte la supera povo 
miksas planojn de naviganto 
tiam ekestas febla movo 

certeco bezonas humilon 
ankaŭ en lingvo Esperanto 
atestante kreu utilon 
Zuriko, la 14an de julio 1996