Soneto ĉe tutscilitero
ofte veloj agas alie 
ol deziro de naviganto 
tiam serĉas arton riskanto 
kun vent' ludi anomalie 

omega - signo de tutscio 
litero de du velboatoj 
"Princino" "Silento" - rilatoj 
pri ĉefa programa mencio 

ligitaj donas ĝustan sencon 
jam de iam mi tion sentis 
ke ili faras la komencon 

en komenco estis la vorto 
poste historio lamentis 
kiam estis malĝusta sorto 
Zuriko, la 24an de julio 1996