Soneto kun veloj sub pontoj
navigado pasis majeste 
jaĥtoj sur fluo ŝanceliĝis 
tuta ĉirkaŭaĵo soniĝis 
televido montris nin feste 

veloj - raraĵoj sur Danubo 
inter pontoj tiel aspektis 
kiel sin trapuŝe efektis 
lasante spacon por inkubo 

eklektika arkitekturo 
agas por pasantoj impone 
sed ankaŭ moke en kulturo 

en nomenklatura haveno 
ni dum bordado fartis bone 
blasfemoj restis en omeno 
Zuriko, la 26an de julio 1996