antaŭ ni fore disvastiĝas spaco malfermita por celo ligita kun akvo ĉielo benas velon kiu akriĝas kontraŭsune kaj kontraŭvente malantaŭa ombro postkuras pruo optimisme futuras kilspuro malaperas sente eĉ tempo fluas malantaŭen ni tamen antaŭen navigas por celon atingi morgaŭen kaj diverseco de naturo foje ĝoigas aŭ tristigas kiel ĉiam dum aventuro