unu serba intelektulo donas al mi sian bonaĵon li havas spiritan riĉaĵon adekvatan al plenaĝulo eble nun mi estas samaĝa ĉu li vivas ĉu ion faris sur kiu flanko sin deklaris ĉar la tempo estis damaĝa? vizaĝo estas simpatia senruza kaj ankaŭ plezura varma iom melankolia mi serĉis lin - neniu sciis periodo estis terura ĉu li ankaŭ tro emociis?