tiam sur malpura Danubo eĉ se etoso estis venka mia gusto fariĝis benka ĝojo sidiĝis apud dubo agado fariĝis sensenca se unu kontraŭ ĉiuj agas eĉ altidee vane vagas celo fariĝas malpotenca jes ĝuste tiam mi decidis forlasi ĉiujn iluziojn mi novan vivvojon ekvidis renkontis mi ombrojn konradajn trairante iliajn striojn mi ne perdis emojn nomadajn