post jaroj naiva juneco jam ne povas elvoki ridon nek pekon kaj eĉ nek perfidon ĝi perdiĝis en matureco entuziasmo tamen restis laŭ formo de la sperta forto decidanta ankaŭ pri sorto kiu aventuron atestis oni diras "io min tiras" kompreneble ĉiam al celo kaj neniu pri tio miras hazardo nin indikas vojon eĉ por naviganto sub velo pri efekto alian fojon