Soneto kun vojaĝvaloroj
pli ol duono de homaro 
scias nenion pri literoj 
sed civilizaj manieroj 
ankaŭ fuĝas de sekularo 

oni ne scias kie kuŝas 
poluso de homa maldeco 
certe apude de prudeco 
kiu agrablecon forpuŝas 

pli bona okazas monaĥo 
en simpla modesta kitelo 
ol en uniformo valaĥo 

se iu tra l' mondo veturas 
tiu proksimiĝas al belo 
kiu valore aventuras 
Zuriko, la 22an de aŭgusto 1996