Soneto pri naturfermento
por multaj aferoj ni havas 
neniujn influajn eblecojn 
naturo portas detruecojn 
kaj ni nur mirindege ravas 

ni restas tute senkonsilaj 
kiam vento falĉas arbaron 
nafto ne satigas homaron 
homoj devas esti humilaj 

sed kelkajn esencajn aferojn 
homaro povas plibonigi 
ekzemple registarajn sferojn 

elektitaj de homoj bonzoj 
scipovas teron detruigi 
per oro-minoj ne per bronzoj
Zuriko, la 7an de aŭgusto 1996