Soneto pri kulturkontrastoj
eĉ strange ke post katastrofoj 
por ni ankoraŭ io restis 
en Novi Sad ni iom festis 
pro iuj poeziaj strofoj 

antikaj romaj akveduktoj 
kun plaŭdantaj apude fiŝoj 
ĉe ili balaaĵaj kliŝoj 
kaj multaj putrantaj produktoj 

majesto kaj kulturdegrado 
sen respekto por homa verko 
por naturo eĉ friponado 

nia ago lasas impreson 
en Danubo vivanta perko 
tute ne sentas nian streson 
Zuriko, la 8an de aŭgusto 1996