Soneto tro impresiĝema
plendo kiel hurlo al luno 
pro vetero aŭ pro kutimo 
ankaŭ pro daŭra malintimo 
kaj pro manko de oportuno 

subite io nin lumigas 
ke ni ne komprenas admiron 
tiam ni faras kontraŭdiron 
kaj ascedado nin kovrigas 

scipovo elteni surprizon 
ne apartenas al facilaj 
la plej ofte elvokas krizon 

por efekta rekonsciiĝo 
helpas aktivecoj subtilaj 
sen stresanta emociiĝo 
Zuriko, la 10an de septembro 1996