Soneto je pluma premio
dufoje la saman eraron 
mi faris al homoj celante 
per pafilo feliĉe hante 
atestantoj aŭdis nur knaron 

poste mi fariĝis matura 
kaj ankaŭ ekestis simila 
kazo stulta kaj malutila 
hazarda sed tamen terura 

paliĝis time kolonelo 
kaj tiris per vilna akcento 
ke tio estis akcidento 

Bareja - la nomo de celo 
sonoras iom esperante 
kaj kontraŭ mi por mi vivante 
Zuriko, la 12an de septembro 1996