Soneto kun liberecfono
konata radia programo 
intervjuita profesoro 
konata putrante odoro 
sekretaktujoj ankaŭ dramo 

li rakontis pri pretervido 
pro kiu multaj suferantoj 
fariĝis samtempe ŝuldantoj 
ekestis socia divido 

similajn elsendojn mi aŭdis 
en la pasinta periodo 
tamen mi ilin ne aplaŭdis 

nun regas subtera ruzeco 
persekuto estas metodo 
en malsana trolibereco 
Zuriko, la 13an de septembro 1996