Soneto senforte skribita
supozante ke senforteco 
apartenas nur al pigruloj 
mi ĵetis min al naivuloj 
kun premita diligenteco 

ĉar mi volas sed mi ne povas 
ne mi ne volas sed mi devas 
dum principo principon levas 
ruzulo naivulon trovas 

por diboĉo socivaloroj 
estas samtempe malpermesoj
malbezonataj estas gloroj 

sed bezonata estas mono 
kiu multajn gvidas al stresoj 
poste al diboĉa dispono 

Zuriko, la 14an de septembro 1996