klezmera muzikado fluas larĝece iĝas melodio en ĝi sidas melankolio acido kun dolĉo kongruas perdiĝis ie la detaloj pri kiuj oni diris "vero" ĝuste malfermiĝis infero kvadratoj fariĝis ovaloj judo ludis iam cimbalojn nun variacias klarnete baldaŭ li eksentos rivalojn foje ridas kaj foje ploras iu pri li skribas profete ke amikoj tamen memoras