lastatempe mi nur redaktas kapo en versoj jam skribitaj sed ankoraŭ ne ordigitaj en tiu kaoso baraktas pro tio por novaj poemoj multe da tempo jam ne restas promene mi tion kontestas ne zorgante pri skribdilemoj eble mi hodiaŭ preparos finaĵon de nova volumo kaj kun aliaj ĝin komparos en verkado estas kutimo ne doni ĉion por forumo ĉar vorto ne estas viktimo