redaktas mi ion sen paŭzo min helpas patrina spirito kredo pri tio estas mito ofte gvidanta min al naŭzo pri tio mi skribis jam multe mi adoras Sanktan Spiriton havante hantan akrediton kaj pritraktante hantojn kulte ĉiuj himnoj laŭdantaj Dion kaj celebrataj sanktaj mesoj kreas animceremonion hantado ne estas banala ĉar ekestas riĉaj impresoj dum travivaĵo rituala