Soneto sen revenbileto
en Berlino estis vilaĝo 
ĉe Dorfstrasse loĝis fiŝistoj 
kaj de Silezio migristoj 
klaĉis pole en plena aĝo 

ili nur tre mallaŭte flustris 
ĉar fremda lingvo vokis ĝenojn 
kaj nervozigis indiĝenojn 
eĉ naciperfidon ilustris 

mi travivis humiligadon 
ilia mentaleco restis 
kaj mi devis ĉesi persvadon 

mi lasis ĉion kaj mi fuĝis 
ĉar medio min tro molestis 
neniam mi tion prijuĝis 
Zuriko, la 6an de septembro 1996