per sonoj plektita kompenso inter malhelo de areno kaj lumo ĵetita sur sceno abstrakto absurdas en denso ĉu penso penetros trankvilon ĉu trafos al koro imprese ĉu tuŝos vizaĝojn karese ĉu ĝojo atingos la stilon estinge ĉe fortepiano post vortoj alvenis suspiro fantomon ne tenas peano funebra marŝ' por dadaisto en torĉoj flamanta sopiro inverse sentata artisto