Soneto dependa de si mem
aŭdante pri kulta Golgoto
mi zorgis pri ŝanĝo de vivo
iri al alia deklivo
por pensojn purigi de koto

ju pli bonaj venis demandoj
des pli danĝere temp' respondis
Dio por homo veron fondis
sed ĝi perdiĝis ĉe la randoj

dependi nur de si mem vane
blasfemo de fals-libereco
naiv-utopio ekrane

batalo aspektas nirvane
kaj detruiĝas kapableco
ĉar espero agas malsane
Zuriko, la 9an de marto 1997