dronantojn neniu konvinkos ke dronas ne nur la riĉeco sed ankaŭ maldiligenteco ŝip' baldaŭ tutan maron trinkos Titanik' dronis malrapide memoroj tre multiplikiĝis pasaĝeroj konscienciĝis mamono agadis perfide post jaroj se oni spekulas pri ŝuldoj - maŝinoj aŭ homoj dronintaj respekton postulas kaj kazo malantaŭ efekto kaŝiĝas - malklaraj simptomoj nek glacimonto nek difekto