en "l' Respubliko" mi tralegis kun Zbigniew Preisner intervjuon pro kiu ne sentis mi ĝuon "Mi lasas Pollandon" - hontegis la majstro mian fidon prenis "mi ne scipovas vivi tie kie mensogo regas ĉie" simile ankaŭ mi komprenis "al Alpoj mi nun transloĝiĝas" diris konata komponisto "en Svisio mi trankviliĝas" Zuriko - el nia loĝejo l' monujon elprenis ŝtelisto mi ne iris al policejo