Giumaglio situas ĉe roko ĉu akvo trapikis la monton aŭ ĉu mont' ŝprucigis la fonton restas demando de epoko kiu ĵetis grandegajn ŝtonojn profunden de l' seka torento je kiu juĝo kaj momento iu revivigos ŝton-zonojn nigre dormas nigraj lacertoj skarabo nigras en radikoj sciuroj nigriĝas de vertoj nigraj birdoj tranĉas silenton per krio - verŝajne kornikoj nur suno ruĝigas mont-venton