Soneto pri novriĉaj dupoj
honto min ne povas sufoki
ĉar venkis ja "Solidareco"
kvankam floras anormaleco
min homoj ne plu volas moki

balotis tro saĝa nacio
foje tiel foje aliel
por miel' kaj ankaŭ por ĉiel'
kverelas tuta formacio

proksime de mi mizeruloj
kiuj sub okul' de stultuloj
nomiĝas nun "veraj dekstruloj"

dekstre flankas senlaboruloj
kaj kune kun "veraj leftuloj"
novriĉaj fariĝos riĉuloj
Zuriko, la 23an de septembro 1997