reĝino diris antaŭ mondo "neniu min senheredigos ĉar mi amason feliĉigos per monarkia vipo-sondo" tiu komuna cirk-funebro tre multiplikis dikajn poŝojn dum mizeruloj serĉis groŝojn ĉe patrin' Teresa kun febro popularecon laŭdi glate sed agi per solidareco okazas tre rare kaj flate ter-paradizo nur surprizo ne estas komuna saĝeco sed grupa stultaĉ-analizo