Soneto antaŭjubilea
Silvestro en lumpa teatro
PANO VINO - jen la instigo
ĉar iam okazis Krucigo
la VORTO venis de la PATRO

koncentro antaŭ sankta bildo
kiel en cindro diamanto
hezitis mediton preĝanto
ŝiritan vulgare ĉe ŝildo

naskiĝtago de la Venkinto
de la Homo de ĉiuj tempoj
de la PLEJ GRANDA RIBELINTO

ĉiele super la tegmentoj
blankneĝe perditaj steletoj
la POVON montras en fragmentoj
Zuriko, la 1an de januaro 1997