Soneto pri trohelpemado
iu volas libron subteni
pagi korekton kaj presadon
en prezon enŝovi vendadon
por TEMPO tempe entrepreni

iu donas bank-garantion
iu ĝiras laŭ ĝustkredito
por ke mi fariĝu dungito
ĉar mi ne eltenus eĉ ĉion

kial ili estas helpemaj
ĉirpas vigle kiel paseroj
sur branĉoj nur altatingemaj

sciante ke mi faros ŝuldojn
dronigante min en aferoj
per mono tapetos mi hurdojn
Zuriko, la 10an de januaro 1997