Soneto koncerna koncerte
rigardas mi repertuaron
planante tri koncertvesperojn
ĉu preni mistikajn kajerojn
aŭ eble sorĉist-romancaron

legendon de ĉarma Berlino
kun vigla krakova signalo
kaj spirito en la portalo
sed nun estas nova knabino

malkovri foran firmamenton
danube veturi al maro
revoki pian sakramenton

kaj kiam mi aŭdos kolegon
piane - kreiĝos altaro
mi kantos funebran marŝegon
Zuriko, la 16an de januaro 1997