sorĉistan vorton VITAMINO elpensis iu Kazimiro hodiaŭ ne plu estas miro sed iam miris sorĉistino kiam en l' mil naŭcent dekdua malkovro fortune certiĝis heroo tute elreviĝis l' verk' restas al vivo kongrua alvenis tuj jaroj ribelaj bedaŭre - la majstro cerbumis probable pri pafoj sencelaj kaj poste loĝantoj ĉielaj en novaj miksturoj gustumis spirite abstraktaj sed belaj