Soneto je komenca fino
admiro por knabo kuraĝa
kiu ŝtelis trompis perfidis
kaj ĝustan momenton ekvidis
fariĝis utila... do saĝa

libregoj por judoj atestas
ke bankoj ne nur silentigis
la veron sed ankaŭ forigis
nun ilin l' afero molestas

junulo ne havas laboron
kaj tamen fariĝis riĉulo
per mono sanigis eĉ koron

konsilo agadas fortece
de riĉulo al mizerulo
la sorto reiras spritece
Zuriko, la 20an de januaro 1997