Soneto je kreo trankvila
alvokis gazet-redaktoro
demandis kiom da mi skribis
respondo - prefere mi ĵibis
ĉe iu sekreta faktoro

ĉu li faros el mi ŝlagriston
stelulon de l' strataj folioj
forkuras mi de idilioj
avertis mi la ĵurnaliston

mi kreas lirikon trankvile
evitante kroman reklamon
nur koro frapetas humile

perdita en kria ĥaoso
volonte flustradas mi amon
sen populareca patoso
Zuriko, la 23an de januaro 1997