Soneto pri karierulo
prenis arbaruloj la povon
kaj kio okazis - ho papo
ĝi ne trovas lokon en kapo
efekto superas eltrovon

saĝulo delonge jam diris
"vi ekkonos la karakteron
kiam hom' festos karieron"
kaj tuj de l' socio foriris

ja restas konata demando
ĉu iu komencas de fino
problemojn ne ŝovu al rando

li estis tiel soliduma
natrikso glatiĝis ĉe vino
sed kaŝe restadis aĉuma
Zuriko, la 24an de januaro 1997