tagmeze ĉe pola preĝejo renkontis mi la kuraciston ĉar volis li koni artiston babilis ni en la kafejo menciis li pri gazeteto sed ŝerce mi ŝanĝis la temon por frue eviti dilemon ligitan kun pol-ruledeto estas temoj pli interesaj pli riĉaj je certaj valoroj kaj ankaŭ spirite karesaj malsano de trolibereco perdiĝis ie en koloroj humilo je vera grandeco