Soneto je ofta citado
malzorge por literaturo
gazeto entute sufiĉas
kritiko ekneas kaj kiĉas
per fortpopolisma sekuro

kaj poste mallongajn citaĵojn
ripetas la politikistoj
kontraŭas ilin naivistoj
popolo ricevas stultaĵojn

krom tiu ĉi laŭta bravuro
nur libro - ne malplena voĉo
decidas pri rang' de kulturo

oni tuj kaptas laŭ imago
kiu legis - kiu diboĉo
ripetas kiel cit-papago
Zuriko, la 27an de januaro 1997