Soneto pri sonetspektaklo
per sonoj plektita kompenso
inter malhelo de areno
kaj lumo ĵetita sur sceno
abstrakto absurdas en denso

ĉu penso penetros trankvilon
ĉu trafos al koro imprese
ĉu tuŝos vizaĝojn karese
ĉu ĝojo atingos la stilon

estinge ĉe fortepiano
post vortoj alvenis suspiro
fantomon ne tenas peano

funebra marŝ' por dadaisto
en torĉoj flamanta sopiro
inverse sentata artisto
Zuriko, la 31an de januaro 1997