Soneto enue ebleca
ĉiutagec' estas envia
pli certa ol venka malbono
pli eta ol fino de kono
ĉar vojo ja estas varia

ĉu trinki la frostan ĉampanon
pendigi sin tre komedie
aŭ eble bruligi medie
lasante en tristo kompanon

solecan patrinon inviti
de l' filo jam kvindekjaraĝa
por pezan humuron imiti

rigardi la LOTajn gazetojn
afero tre malavantaĝa
retrovi publikajn sekretojn
Zuriko, la 4an de januaro 1997