Soneto pri tri nunaj magoj
Tri Reĝoj kiel ĉiutage
ĉu plaĉas al vi tio aŭ ne
ni devas vivi tamen kune
feliĉe sed ankaŭ eĉ plage

Kasparo estas advokato
suspiras plenplene al Laŭra
Baltazar' fariĝis centaŭra
per sufokiganta kravato

Melĥior' aktive pentradas
postpostmodernismajn artaĵojn
kaj kontraŭ normalo paradas

cerbume per iu informo
senti antirojalistaĵojn
kun reĝoj ne venos reformo
Zuriko, la 6an de januaro 1997