Soneto ne pekas laŭ peto
zorgema kaj senta amanto
ne tenas vulgaran instigon
intime kaŝigas devigon
falbale trezora ludanto

por elektantino respekto
ŝerceme disataj korsetoj
ne ligas kun akraj pamfletoj
sekrete haltanta kolekto

la pornografiaj vendejoj
ĉarmaĉas naive al peko
same kiel fiaj kinejoj

afero por aĉaj grizuloj
en kapoj malpleno kaj seko
aspekto kiel frenezuloj
Zuriko, la 7an de januaro 1997