oni aŭdas violon-ploron sur "Titaniko" "Estonio" vibras kiel en agonio spiritoj - vokante hororon aliloke en pun-vestaĵoj antaŭmorte staras skeletoj ordigitaj en vic-kvartetoj kiel sur "Auschwitz"-memoraĵoj krom tempo forviŝas la spurojn "Fluganta Holandano" fluas en Bayreuth montrante terurojn kreantoj iras al ĉielo publiko la arton tre ĝuas realo fariĝas fabelo