Soneto de malrifuĝinto
rifuĝo - por kelkaj perfido
azilant' - fia fremdlandano
inĝenier' aŭ kamparano
ne gravas ankaŭ princa ido

polico pritraktas lin sente
signifas - esploras la ecojn
tiel por elvoki la ŝercojn
kun ĉiu detalo atente

ĉu mi estis la rifuĝinto
kun la varsovia adreso
kaj eble ankaŭ malvenkinto

tien kien vivo min gvidas
tre simple sen iu ajn streso
la posedaĵon mi dividas
Zuriko, la 11an de oktobro 1997