Soneto por paperherooj
diru ion pri la voĉdono
ĉu vi balotas por l' nacia
aŭ por la popole socia
ĉu diable aŭ por ambono

kiu akvon ŝanĝis je vino
tiu ankaŭ benis popolon
Pilato la dekstraĉan rolon
plenumis - laŭ fia doktrino

sonet' por soldatoj popolaj
kuraĝaj - same abomenaj
same sangaj kaj same polaj

bravajn paperajn kavalirojn
kiuj restas naci-sentemaj
mi sendas humilig-dezirojn
Zuriko, la 12an de oktobro 1997