Soneto de iam por morgaŭ
oni devas ion decidi
en mondo tiom da influoj
ideoj direktoj kongruoj
kaj mi devas sole navigi

"membriĝu - estu delegito"
"kiu estas scientologo?"
"satiruso - jes psikologo"
"river-flu-ŝanĝula kvalito"

mizera hazardo eltira
kaj tial mi iras solece
al gusta angulo kuira

grupon mi lasas malantaŭe
ne estas facile sed dece
rigardi realon morgaŭe
Zuriko, la 13an de oktobro 1997