Soneto pri brava Kościuszko
en mondo regis Bonaparte
kiu ne volis kune diri
tiu devis zorge foriri
kaj ankaŭ silenti aparte

sed unu pola generalo
tamen ne kredis la cezaron
histori' ne konas refaron
kvankam vort' okazis banalo

Napoleona embaraso
Pollando ne estis libera
ĉefbatalanto en Ĵuraso

rifuĝinto ŝatis Soluron
la azilo daŭris ofera
silento postkuris teruron
Soluro, la 15an de oktobro 1997