Soneto pri spektaklo en STOK
klaŭno nun estas filozofo
Molusio - lando de revo
eskalo - kaŭzo por kaz-devo
ampolo - rimed' celo - sofo

plej renoma teatro en l' urbo
dum la intelekto riĉiĝas
la koro danke freneziĝas
ekestas konscia perturbo

ŝtuparo gvidas ĉiam supren
humil' miksiĝas kun kolero
ju pli akuten des pli nutren

Erika vivigis spektaklon
io - nenio - pento - tero
montrante homaran miraklon
Zuriko, la 17an de oktobro 1997